Ce la koro de la tero

Edgar Rice Burroughs
껎
Ce la koro de la tero, by Edgar Rice Burroughs

The Project Gutenberg EBook of Ce la koro de la tero, by Edgar Rice Burroughs This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: Ce la koro de la tero
Author: Edgar Rice Burroughs
Translator: Gary Mickle
Release Date: March 12, 2007 [EBook #20802]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK CE LA KORO DE LA TERO ***

Edgar Rice Burroughs
Cxe la koro de la Tero
Tradukita de Gary Mickle
Originala anglalingva titolo: At the Earth's Core.

Traduko kopirajtita 2001 de Gary Mickle.
Cxi tiu elektronika teksto estas nur por privata uzo. Oni ne rajtas republikigi gxin profitcele en presita aux alia formo sen la eksplicita konsento de la kopirajto-posedanto. Permespetojn oni adresu al: Gary Mickle, Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germanio aux gmickle[@]nexgo.de.
Translation Copyright 2001 by Gary Mickle.
This Etext is for private use only. No republication for profit in print or other media may be made without the express consent of the Copyright Holder. Requests for permission should be addressed to: Gary Mickle, Bruesseler Str. 6, DE-13353 Berlin, Germany or gmickle[@]nexgo.de.
Enhavo
Noto de la tradukanto Antauxparolo 1. Al la Eternaj Fajroj 2. Stranga Mondo 3. Novaj Mastroj 4. Dian la Bela 5. Sklavoj 6. Komenco de Hororo 7. Liberigxo 8. La Templo de la Maharoj 9. La Vizagxo de la Morto 10. En Futra Denove 11. Kvar Mortaj Maharoj 12. Postcxaso 13. La Ruzulo 14. En la Gxardeno Edena 15. Reiro al la Tero

Noto de la tradukanto
Cxi tiu Interreta eldono estas reviziita versio de la traduko, kiu disponeblis rete ekde 2001. La antauxa teksto estis nur parte reviziita Esperanta traduko en tiu stato de relativa kompletigxo, kiun gxi atingis gxis 1997. Partoj de la teksto estis lingve kaj stile mankohavaj.
Mi komencis mian tradukon de cxi tiu romano (kiu eldonigxis unuafoje anglalingve en 1922) en 1968, eklerninte Esperanton du jarojn antauxe. Tuj komence, mi intencis nur ekzerci la lingvon. La decido traduki gxuste cxi tiun tekston estis la frukto de maksimume kvinminuta pripensado. Nur post iometa progreso mi igxis pli kaj pli ambicia kaj finfine persistis gxis la fino.
Tiam mi flankenmetis la manuskripton, kaj gxi ripozis sur mia librobreto 25 jarojn. Acxetinte komputilon antaux jaroj, mi rememoris gxian ekziston kaj pripensis, ke gxi povus interesi kelkajn homojn, do mi retajpis la tuton sen gxeni min per duma korektado aux reviziado. Iom poste mi tamen zorge reviziis kelkajn partojn, sed tute ne cxion. Sed nun mi faris la plenan revizian laboron, por kiu mi ne havis suficxe da tempo antaux kelkaj jaroj.
La romano povus tre placxi al tiuj, kiuj sxatas rapidmovajn aventurrakontojn sen gxisnubaj literaturaj pretendoj, tipaj por tiu gxenro de frutempa sciencfikcio. Ankaux Esperanto-komencantoj povus sxati gxin pro gxuste tiuj kvalitoj.
Edgar Rice Burroughs kaj la Pelucidaro-serio
La nomo de Edgar Rice Burroughs (1875-1950) estas malpli konata ol tiu de la plej fama figuro de lia literatura kreado, Tarzan, la rolulo de granda romanserio, poste de filmaj kaj komiksaj adaptoj. Liaj tri aliaj grandaj romanserioj estas la marsa, la venusa kaj la pelucidara. Cxe la koro de la Tero estas la unua romano de la pelucidara serio. Lia verkaro sumigxis je 68 romantitoloj.
Burroughs naskigxis en ricxa familio en Cxikago kaj trapasis mallongan armean karieron. Geedzigxinte en 1900, lia edzino Emma kaj li havis du filojn kaj unu filinon. Dum la unuaj jaroj la familio vivis preskaux en malricxeco. Burroughs ofte sxangxis la laborlokon. Lia vivstato plibonigxis, kiam li 35-jara komencis verki por popularaj fikcigazetoj. Lia unua publikigita verko estis Sub la lunoj de Marso, ekaperinta felietone en 1912. Samjare li eldonis la faman Tarzan de la simioj, kaj jam en la posta jaro li povis fondi propran eldonejon. Komence de la 20-aj jaroj li verkis mezume tri romanojn jare por povi pagi sian luksan vivstilon kaj por kompensi siajn malbonajn financajn investojn. Dum la 2-a mondmilito li laboris kiel militraportisto en la suda Pacifiko. Li mortis de kormalsano en 1950.
Kvankam la literatura kritiko ofte taksas la verkojn de Burroughs krude verkitaj kaj sxablonecaj--li ja mem diris iam al intervjuanto, ke li ne trompas sin pri la "beletraj" kvalitoj de sia verkaro--ili facile ensorcxas legantojn per sia rapidmoveco kaj fantazipleno, kiun aklamis verkistoj kiel Ray Bradbury kaj Arthur C. Clarke. Jane Goodall, zoologino, kiu esploris la grandajn simiojn de Afriko, atribuis sian unuan junagxan fascinon pri sia estonta esplortemo al la Tarzan-libroj. La "simiohomo" Tarzan efektive igxis parto de la populara kulturo de la 20-a jarcento, kies maleston oni malfacile povus imagi.
La leganto ne povas pretervidi en la verkoj de Burroughs elementojn, kiuj laux la hodiauxa jugxo estas ne tre "politike gxustaj" kaj foje rasismaj. Neblankuloj ne cxiam, sed ofte rolas kiel maliculoj, la kolonianto-rolo
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 59
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.