se realigxus tio kion li kredis kaj atendis? Se la "en ordo" 
de Leilino auxgurus la "en ordo"-n de sxi mem? 
Gxis nun, kompreneble, maleblis antauxscii. Sxi jam imagis, efektive, 
enirinte la mangxcxambron antaux la tagmangxo, ke tro subita silento 
surfalis la kunigitan geamikaron de Leilino, la sveltajn parolemajn 
junajn virinojn kaj la lantajn golfsxtrumphavajn junajn virojn. Cxiuj 
akceptis sxin dece, kun tiu speco de sxtonigita deco kiu povas esti aux 
agnosko pri agxo aux protesto pri sendisciplino. Sed laux ili, 
kompreneble, sxi devas esti maljunulino cxar sxi estas la patrino de 
Leilino kaj en socio tiel superregata de juneco la nura cxeesto de 
matureco estas retenilo. 
Unu el la junulinoj tamen baldaux elvenis la aron kaj, sin apudigante al 
S-rino Lidkoto, sxin auxskultis kun blua rigardo de admiro kiu estigis 
en la pli agxa virino subite felicxan konscion pri sxiaj de longe 
forgesitaj sociaj gracioj. Placxe estis konscii ke sxi allogis tiun junan 
Cxarlotinon Vinon kies patrino nombrigxis inter sxiaj plej intimaj 
amikinoj kaj en kiu travivis iom de la sobreco kaj mildeco de la pli frua 
etiketo. Sed la kolokveto, interrompite de la tagmangxoanonco, 
sukcesis efektivigi nenian pli definitivan ol tiu rememorigan emocion. 
Ne, ankoraux sxi ne komprenis kiel sxia aparta kazo akordigxos en la 
nova socia ordo. Sed ceteraj homoj--"pli agxaj homoj" diris 
Leilino--alvenus per la posttagmeza trajno kaj tiun vesperon je la 
vespermangxhoro sendube sxi scipovus fintaksi la situacion. Sxi 
komencis scivoli nervoze kiuj estos la novalvenontoj. Sendube ne 
necesus al sxi alfronti embarasajn renkontojn kun antauxaj konatoj. 
Tamen strange estis ke sxia filino menciis neniajn nomojn. 
Leilino proponis ke poste, en la posttagmezo, Vilburo sxin veturigu en 
promenado. Sxi anoncis la deziron ke ili estigu "bonan trankvilan 
interparoladon." Sed S-rino Lidkoto volis ke antauxiru la promenadon 
sxia parolado kun Leilino kaj, cetere, jam dum la tagmangxo, 
subauxdis hazardajn aludojn pri okazonta tenismatcxo en kiu estas 
partoprenonta sxia bofilo. Sxia lacigxo estis suficxa pretekso por 
malakcepti la promenadinviton kaj sxi petegis ke Leilino permesu sxin 
ripozi trankvile en sia cxambro gxis ili povos ekgxui trankvilan
kunbabilmomenton. 
"Antaux la tehoro, tial, vi anasino," Leilino decidigxis kun lasta kiso 
kaj baldaux S-rino Lidkoto, tra sia malfermita fenestro, auxdis la 
fresxajn lauxtajn vocxojn de la gastoj de sia filino sonoradi trans la 
gxardenojn ekde la tenisejo. 
IV 
Leilino jam alvenis kaj foriris kaj ili jam okazigis sian interparoladon. 
Gxi ne dauxris tiel longe kiel S-rino Lidkoto deziris cxar meze de gxi 
Leilino estis vokita al la telefono por ricevi gravan mesagxon de la urbo 
kaj sendis informajxon al la patrino pri sia maleblo reveni jxus tiam 
cxar unu el la junaj virinoj ricevis neatenditan alvokon kaj oni devis 
arangxi sxian foriron. Sed patrino kaj filino pasigis preskaux unu horon 
kune kaj S-rino Lidkoto estis felicxa. Neniam sxi vidis Leilinon en tiel 
dolcxa, tiel atenta animstato. La nura maltrankviligajxo estas la troeco 
mem de tiu atento, la troigita deklaro de la gxeno sentita de la filino 
kiam iliajn unuajn momentojn da kunesto difektis la cxeesto de 
nekonatoj. 
"Ili ne estas nekonatoj por mi, karulino, cxar ili estas amikoj de vi," la 
patrino sxin certigis. 
"Jes, sed mi konas viajn sentojn, vi stranga sovagxa patrino. Mi scias 
kiel ekde cxiam vi malamas homojn." (Cxu malamas homojn? Cxu 
Leilino forgesis kial?) "Kaj jen la kialo pro kio mi diris al Suzino ke se 
vi preferas aliri Rigxfildon kun sxi en dimancxo, mi nepre komprenos 
kaj atendos pacience nian bonan cxirkauxbrakon. Sed vi ne sentis veran 
gxenon inter ili dum la tagmangxhoro, cxu ne, karulino?" 
S-rino Lidkoto, je tio, subite direktis surprizitan rigardon al sia filino. 
"Ne plu gxenas min tiajxoj," sxi respondis simple. 
"Sed tio ne min konsolas por esti alfrontiginta vin al la gxeno de tio, 
por esti permesinta vin alveni cxi tien kiam mi devintus postuli ke vi 
iru al Rigxfildo kun Suzino. Se Suzino ne stultigxintis, sxi kunirigintus 
vin tien kun sxi. Malplacxegas al mi pripensi vin cxi-supre en tuta
soleco." 
Denove S-rino Lidkoto penadis legi ion pli ol iom obtuzan amon en la 
brilega rigardo de sia filino. "Mi gxojas povinte malstrecxigxi 
hodiauxposttagmeze, karulino. Kaj poste--" 
"Ho, jes, poste, kiam cxi tiu tuta aferacxo finfinigxos, ni kompensos 
gxin duoble, cxu ne, vi sxatata karulino?" Kaj en tiu momento oni 
alvokis Leilinon al la telefono, kio soligis S-rinon Lidkoton inter sxiaj 
konjektoj. 
Tiuj ankoraux sxvebis antaux sxi en nuba malcerteco kiam Frauxlino 
Suferno frapetis cxe sxia pordo. 
"Cxu vi alvenas por min konduki malsupren al la teservo? Mi forgesis 
kiom malfrua estas la horo," S-rino Lidkoto ekkrietis. 
Frauxlino Suferno, diketa fiksrigarda virineto kun modesta hararangxo 
kaj akordigxema rideto, nervoze algxustigis la pendantajn klarionbidojn 
de sia komplika nigra robo. Frauxlino Suferno estis cxiam en funebra 
lamentado kaj cxiam en memorhonorado pri la forpaso de 
malproksimaj parencoj sxi surportis la forjxetitajn vestajxojn de iliaj 
intimaj familianoj. "Gxi ne estas precize funebra," sxi kutimis    
    
		
	
	
	Continue reading on your phone by scaning this QR Code
	 	
	
	
	    Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the 
Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.