Tri Noveloj | Page 2

Nathaniel Hawthorne
de mil fantaziaj rakontoj. Pluraj el tiuj fabeloj, mi hontigu tion konfesante, fontas eble el mia propra verdiremo kaj se iuj ajn teksteroj de la nuna rakonto konsternas la kredpovon de la leganto, mi bonvole konsentu fi-nomigi "mensogfabrikanto".
Kiam la kvar gastoj de la doktoro lin audis priparoli sian proponitan eksperimenton, ili atendis nenion pli mirindan ol musomortigon en aerpompilo au araneajkontrolon per mikroskopo au similan sensencajon per kiu li konstante kaj kutime genetis siajn geamikojn. Sed sen atendi respondon D-ro Hejdegero lampase transiris la cambron kaj revenis portante la saman pezegan, en nigra ledo binditan folion kiu lau generala onidirado estis magilibro. Dekrocinte la argentajn agrafojn, li malfermis la volumon kaj de inter ties nigraliteraj pagoj eltiris rozon, au ion kiu antaue estis rozo, kvankam la verdaj folioj kaj karmezinaj petaloj nun brunigis kaj la antikva floro sajnis preta pulvorigi en la doktoraj manoj.
"Tiu-ci rozo," diris D-ro Hejdegero, suspirante, "tiu sama velkinta kaj dispeciginta planto, floris antau kvindek kvin jaroj. Gin donacis al mi Silvino Vardo, kies portreto pendas jene. Kaj mi intencis gin porti surbruste okaze de nia geedzigo. Dum kvindek kvin jaroj mi konservis gin trezore inter la folioj de malnova libro. Nu cu eblas viaopinie ke tiu duonjarcenta rozo iam refloru?"
"Sensencajo!" diris Vidvino Vajkerlio, kun malbonhumora kapsancelo. "Pli bone estus demandi cu povas iam reflori la faltiginta vizago de maljunulino?"
"Spektadu!" respondis D-ro Hejdegero.
Li malkovris la vazon kaj jetis la rozon en la tie enhavatan akvon. Unue, la floro ripozis malpeze sur la surfaco de la likvajo, sajnante ensorbi nenian humidecon. Baldau tamen komencis videbli malkutima sangigo. La premrompitaj kaj sekigitaj petaloj ekmovigetis, alprenis pli helan karmezinkoloreton, kvazau la floro reanimigis el mortsajna dormado. La maldika tigo kaj foliarbrancetoj verdigis. Jen estis la duonjarcenta rozo, aspektante tiel frese kiel tiam kiam Silvino Vardo unue gin donacis al sia amanto. Gi estis evidente en la komenca etapo de plenflorigo car kelkaj el giaj delikataj rugaj folioj krispigis cirkau ties malseka flornodo, ene de kiu briletis du-tri roseroj.
"Tio estas certe belega trompajo," diris la amikoj de la doktoro, sed iom senatente car ili jam spektis pli grandajn miraklojn okaze de magiistaj prezentadoj. "Ni petu, kiel gi efektivigis?"
"Cu neniam vi audis pri Juneco-Fonto?" demandis D-ro Hejdegero. "Tiu kiun sercis Ponco De Leono, la Hispana aventuristo, antau du-tri jarcentoj?"
"Sed cu iam Ponco De Leono gin malkovris?" demandis Vidvino Vajkerlio.
"Ne," respondis D-ro Hejdegero, "car neniam li gin sercis en la gusta loko. La fama Juneco-Fonto, se mi ne eraras, situas en la suda parto de la Florida duoninsulo, ne malproksime disde Lago-Makako. Superombras gian fontejon pluraj gigantaj magnolioj kiuj, kvankam jarcentaragaj, aspektas tiel frese kiel violoj pro la kvalitoj de tiu mirinda akvo. Konato mia, prikonsciante mian scivolemon pri tiaj aferoj, sendis al mi tion kion vi vidas en la vazo."
Kolonelo Kiligruo tusetis, kredante nenian vorton de la raporto de la doktoro. "Kaj kiun efikon tiu likvajo povas estigi en la homa korpo?"
"Vi jugu proprapersone, estimata Kolonelo," respondis D-ro Hejdegero. "Kaj vi ciuj, respektataj geamikoj miaj, bonvolu vin provizi per tiom da tiu admirinda likvajo kiel vi bezonos por reflorigi en vi la junecon. Miaflanke, maljuniginte tiel malfacile, mi sentas nepre nenian urgon rejunigi. Kun via permeso tial mi kontentigos spektante deflanke la progreson de la eksperimento."
Dum li parolis D-ro Hejdegero plenigis la kvar campanglasojn je Juneco-Fonto-akvo. Lauaspekte, gi estis impregnita je eferveska gaso car etaj globetoj supreniris konstante el la glasofundoj kaj eksplodetis cesurface en argenta sprucajo. Pro tio ke la likvoro difuzis placan parfumon, la maljunuloj supozis gin enhavi afablajn kaj komfortajn kvalitojn. Kaj kvankam ili tre pridubis ties rejunigpovon, ili emis tuj gin trinki. D-ro Hejdegero petis tamen ke ili prokrastu kelkajn momentojn sian partoprenon en la eksperimento.
"Antau ol trinki, respektindaj geamikoj miaj," li diris, "dece estus ke, bazante viajn elektojn sur viaj jam longaj vivospertoj, vi estigu kelkajn generalajn regulojn por vin gvidi dum vi trapasos duan fojon la dangerojn de la juneco. Konsideru kiel peke kaj honte estus, kun viaj apartaj avantagoj, ne farigi modeloj pri virto kaj sageco por ciuj junuloj de nia epoko!"
La kvar respektindaj geamikoj de la doktoro respondis nur per mallauta kaj tremanta ridado. Primokinda estis la ideo ke, prikonsciante kiel proksime rimorso postsekvas la pasojn de eraro, ili povus iam ajn denove devojigi.
"Tial, trinku!" diris la doktoro, riverencante. "Mi gojas esti tiel bone elektinta la studobjektojn de mia eksperimento."
Per sanceligemaj manoj ili levis la glasojn kontraulipen. La magian likvoron, se verfakte gi posedis tiajn virtojn kiajn D-ro Hejdegero atribuis al gi, oni ne povintus disdoni al kvar homoj pli veeme gin bezonantaj. Ili aspektis kvazau ili neniam antaue prikonsciis kio estas juneco au plezuro, naskigite male far senileca Naturo kaj estante ekde ciam la grizaj, kadukaj, sensukaj, mizeraj estajoj nun sidantaj velkasultre cirkau la tablo de la doktoro, sen sufice da vivo en siaj animoj au korpoj por iam ajn revigligi, ec responde
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 20
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.