Tri Noveloj

Nathaniel Hawthorne
Tri Noveloj by Nathaniel
Hawthorne

The Project Gutenberg EBook of Tri Noveloj by Nathaniel Hawthorne
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at http://www.gutenberg.org/license

Title: Tri Noveloj
Author: Nathaniel Hawthorne
Release Date: April 20, 2007 [Ebook #21194]
Language: Esperanto
Character set encoding: ISO 8859-1
***START OF THE PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI
NOVELOJ***

Tri Noveloj
by Nathaniel Hawthorne

Edition 1, (April 20, 2007)

Unua Eldono: Oktobro 1998
Originaj Anglalingvaj Titoloj:
"DR. HEIDEGGER'S EXPERIMENT"
"THE MINISTER'S BLACK VEIL"
"YOUNG GOODMAN BROWN"
Copyright 1998 Edwin P. Grobe for the English-to-Esperanto
translations

TABLE OF CONTENTS
LA EKSPERIMENTO DE D-RO HEJDEGERO LA NIGRA VUALO
DE LA PASTORO JUNA BONULO BRAUNO

LA EKSPERIMENTO DE D-RO HEJDEGERO
Foje tiu ege aparta viro, maljuna D-ro Hejdegero, invitis kvar
respektindajn geamikojn kunveni ce li en lia studkabineto. Tri el ili
estis blankbarbaj gentlemanoj: S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo, kaj
S-ro Gaskojno. La kvara estis velkinta gentlemanino nomiganta
Vidvino Vajkerlio. Ciuj estis malgajaj maljunaj estuloj spertintaj
diversajn malbonsancojn kaj kies plej granda malbonsanco estis devi
baldau entombigi. S-ro Medborno, en antaua, pli vigla ago, estis
sukcesa komercisto, tamen cion perdis rezulte de malbonsenca
spekulado kaj nun vivis ne multe pli bone ol almozulo. Kolonelo
Kiligruo malsparis siajn plej bonajn jarojn kaj siajn sanon kaj monon
sin provizante per pekaj plezuroj naskigintaj idaron da doloroj,
ekzemple, podagro, kaj diversaj ceteraj turmentoj korpaj kaj animaj.

S-ro Gaskojno estis ruinigita politikisto kaj fifamulo; almenau tia li
estis gis kiam forpasinta tempo kvazau lin entombigis foran distancon
disde la konscio de la aktuala generacio, lin igante senfama anstatau
fifama. Rilate al Vidvino Vajkerlio, la tradicio raportas ke si estis ege
bela virino en sia juneco. Dum longa lastatempo tamen si vivis en
profunda izolado pro kelkaj skandalaj rakontoj antaujugigintaj kontrau
si la altrangularon de la urbo. Menciinda fakto estas tio ke ciu el tiuj
estimataj maljunuloj--S-ro Medborno, Kolonelo Kiligruo kaj S-ro
Gaskojno--estis antaue amkandidatoj de Vidvino Vajkerlio kiuj pretis
tranci sianome la gorgon unu de la alia. Kaj antau ol daure rakonti mi
nur tion atentigu ke kelkfoje oni jugis D-ron Hejdegeron kaj liajn kvar
gastojn iom preterbonsencaj: kondico ofte okazanta ce maljunuloj kiam
ilin maltrankviligas nunaj genoj au malgojaj memorajoj.
"Miaj karaj longtempaj geamikoj," diris D-ro Hejdegero, indikante
pergeste ke ili sidigu. 'Mi bezonas vian helpon por unu el tiuj
eksperimentetoj per kiuj mi distrigas ci-tie en mia kabineto."
Se ciuj tiurilataj raportoj veras, la kabineto de D-ro Hejdegero estis ege
stranga ejo. Gi estis malhela malnovmoda cambro ornamita per
araneajoj kaj aspergita de antikva polvo. Cirkau la muroj staris pluraj
kverkaj librosrankoj kies malsupraj bretoj plenigis je vicoj da gigantaj
foliantoj kaj nigraliteraj kvartoj dum la supran plenigis etaj
pergamenkovrilaj dozavoj. Sur la centra librosranko staris bronza busto
pri Hipokrato kiun, lau kelkaj autoritatuloj, D-ro Hejdegero kutimis
konsulti dum ciuj malfacilaj medicinaj kazoj. En la plej malhela angulo
de la cambro staris alta, mallarga, kverka vestosranko kies pordo
duonapertis kaj en kiu sendube kasigis skeleto. Inter du el la
librosrankoj pendis spegulego, elmontrante altan kaj polvan surfacon
ene de malbriliginta ora kadro. Inter multaj mirindaj rakontoj raportitaj
pri tiu spegulo nombrigis tiu hipotezanta ke interne de gia kadrospaco
logas la spiritoj de ciuj mortintaj klientoj de la doktoro kaj ke kiam li
enrigardas gin tiuj lastaj reciproke fiksrigardas el gi lian vizagon. La
kontrauan flankon de la cambro ornamis tutkorpa portreto pri juna
virino vestita en la paliginta grandiozeco de silko, sateno kaj brokajo
kaj kies vizago estis tiel paliginta kiel sia robo. Antau cirkau
duonjarcento D-ro Hejdegero estis edzigonta kun la juna fraulino kiu

tamen, ekspertinte ioman malsanigeton, glutis medikamenton
preskribitan far la amanto kaj mortis en la nupta nokto. Restas mencii
la plej interesan kuriozajon de la kabineto: pezegan folivolumon,
binditan en nigra ledo, kun enormaj argentaj agrafoj. Neniaj literoj
aperis sur la dorso kaj neniu certis pri la titolo de la libro. Tamen ciuj
supozis gin esti libro pri magio. Foje, kiam cambristino levis la libron
por forbrosi la polvon, la skeleto ekklakis en la sranko, piedo de la
bildigita fraulino eliris la portreton kaj surpasis la plankon, kaj pluraj
vizagacoj ekmontrigis elrigardante la spegulon. Samtempe la latuna
kapo de Hipokrato kuntiris la brovojn kaj diris: "Sindetenu!"
Tia estis la kabineto de D-ro Hejdegero. En la somera posttagmezo de
nia rakonto, ronda ebonnigra tableto staris en la mezo de la cambro,
surportante belforman kaj belartan vazon de tajlita vitro. La sunlumo
trairis la fenestron, inter la pezaj festonoj de du paligintaj damaskaj
kurtenoj, kaj transfalis senpere tiun vazon. Rezulte, milda pompo
reflektigis de gi sur la cindrokolorajn vizagojn de la kvin maljunaj
cirkausidantoj. Staris sur la tablo ankau kvar campanglasoj.
"Miaj karaj
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 20
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.