Tri Ceteraj Noveloj

Mark Twain
Tri Ceteraj Noveloj, by Mark
Twain

The Project Gutenberg EBook of Tri Ceteraj Noveloj, by Mark Twain
This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with
almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or
re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: Tri Ceteraj Noveloj Three Additional Stories
Author: Mark Twain
Translator: Edwin Grobe
Release Date: March 30, 2007 [EBook #20943]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK TRI
CETERAJ NOVELOJ ***

Produced by Robert L. Read, Andrew Sly, William Patterson and the
Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

Noto de tekstpreparulo: Iom literumaj eraroj kaj malkonformaj citiloj
de la fontteksto estas cxi sube korektita, kaj estas priskribita en la

HTML-a dosiero.

KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ
MARK TWAIN
(1835-1910)
TRI CETERAJ NOVELOJ:
--LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAUxLINO--
--KANIBALISMO EN LA VAGONOJ--
--BONSxANCO--
Esperantigis
EDWIN GROBE

1999 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe,
Arizona 85281-1550 Usono

MARK TWAIN: TRI CETERAJ NOVELOJ
Unua Eldono: Aprilo 1999

Originaj Anglalingvaj Titoloj:
"THE ESKIMAU MAIDEN'S ROMANCE"
"CANNIBALISM IN THE CARS"
"LUCK"

LA AMAVENTURO DE LA ESKIMOA FRAUxLINO
"Jes, mi rakontos al vi cxion ajn pri mia vivo kion placxus al vi ekscii,
S-ro Tvajno," sxi diris en sia dolcxa vocxo kaj lasante ripozi trankvile
sur mian vizagxon siajn honestajn okulojn, "cxar estas afable kaj
bonkore ke vi sxatas min kaj deziras informigxi pri mi."
Tiel parolante, sxi senatente forskrapis balengrason de sur siaj vangoj
per malgranda ostotrancxilo kaj gxin transigis sur sian peltan manikon
dum sxi spektadis Arktan Auxroron svingi siajn flamantajn
flagrubandojn el la cxielo kaj lavi la solecan negxebenajxon kaj la
temploformajn glacimontojn per ricxaj prismofarboj, spektaklo de
preskaux netolereblaj pompo kaj beleco. Sed nun sxi forskuis sian
revadon kaj pretigxis rakonti al mi la modestan historieton kiun mi
petis.
Sxi komfortigis sin konvene sur la glacibloko kiun ni utiligis kiel sofon
kaj mi ekpretis auxskulti.
Sxi estis belega estajxo. Mi parolas laux la Eskimoa vidpunkto. Aliaj
sxin taksintus iomete tro plenforma. Sxi estis nur dudekjara kaj sxiaj
samgentanoj jugxis sxin la plej sorcxanta junulino de la tribo. Ecx nun,
en la subcxiela aero, kun sxiaj gxenpeza kaj senforma peltomantelo kaj
pantalono kaj botoj kaj ampleksa kapucxo, almenaux la beleco de sxia
vizagxo videblis, sed sxian figuron oni povis nur diveni. Inter cxiuj
gastoj alvenintaj kaj foririntaj mi vidis nenian knabinon cxe la gastama
trogo de sxia patro povantan sxin egali. Tamen sxi ne estis troindulgita.
Sxi estis afabla kaj natura kaj sincera kaj se sxi konsciis esti bela, sxia
kondutmaniero neniel elmontris tian konscion.
Sxi estis mia cxiutaga kunestanto jam de unu semajno kaj ju pli bone
mi konis sxin des pli bone sxi placxis al mi. Sxi estis ame kaj zorge
edukita en etoso de aparte malkomuna rafinado por la polusaj regionoj
cxar sxia patro estis la plej grava homo de la tribo kaj rangis cxe la
supro de Eskimoa kulturo. Mi faris longajn hundosledajn ekskursojn
trans la vastajn glacikampojn kun Laskino--tio estis sxia nomo--kaj

trovis sxian kompanion cxiam placxa kaj sxian konversacion cxiam
agrabla. Mi iris fisxkaptadi kun sxi sed ne en sxia dangxerega boato.
Mi nur sekvis sxin laux la glacio kaj spektadis sxin trafi sian predon per
sia pereige preciza lanco. Mi akompanis sxin okaze de fokkaptaj
ekspedicioj. Plurajn fojojn mi staris aparte kaj rigardis sxin kaj sxian
familion elfosi grason el grundita baleno kaj iun fojon akompanis sxin
mezdistancen kiam sxi cxasis urson sed mi forturnigxis antaux la fino
cxar finanalize mi timas ursojn.
Tamen sxi pretis komenci sian rakonton nun kaj jen tio kion sxi diris:
"Nia tribo cxiam kutimis cxirkauxnomadi de loko al loko sur la frostaj
maroj same kiel la ceteraj triboj sed mia patro lacigxis pri tio antaux du
jaroj kaj konstruis cxi tiun vastan domegon el glaciigxintaj negxblokoj.
Rigardu gxin. Gxi altas je sep futoj kaj estas tri-kvaroble pli longa ol la
aliaj. Kaj cxi tie ni dauxre logxas ekde tiam. Li estis tre fiera pri sia
domego kaj tiu fiereco tauxgis. Cxar se vi jam gxin kontrolis,
lauxnecese vi rimarkis kiom pli bela kaj kompleta gxi estas ol domoj
kutimas esti. Se ne, tamen, vi devas, cxar vi konscios ke gxi havas
luksajn apartenajxojn kiuj multe preteriras la kutimon. Ekzemple, en tiu
ekstremajxo kiun vi nomis 'salono', la podio levita por gastigi
vizitantojn kaj la familion je mangxohoroj estas la plej granda kiun vi
vidis iam ajn en iu ajn domo, cxu ne?"
"Jes, vi pravas, Laskino. Gxi estas la plej granda. Ni havas nenion kiu
gxin similas ecx en la plej luksaj domoj de Usono." Tiu agnosko
briligis sxiajn okulojn pro fiereco kaj plezuro. Mi rimarkis tion kaj
kondutis konforme.
"Mi jugxis ke tio lauxnecese vin surprizis," sxi diris. "Kaj
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 17
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.