Rakontoj

Jakub Arbes
䦈
Rakontoj

The Project Gutenberg EBook of Rakontoj, by Jakub Arbes This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: Rakontoj
Author: Jakub Arbes
Translator: Josef Grna
Release Date: April 14, 2006 [EBook #18178]
Language: Esperanto
Character set encoding: ISO-8859-1
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK RAKONTOJ ***

Produced by William Walter Patterson, Miroslav Malovec

ESPERANTA BIBLIOTEKO DE CXEHXAJ AUXTOROJ
Volumo I
J. ARBES

RAKONTOJ

KUN LA PERMESO DE L' AUXTORO TRADUKIS EL CXEHXA LINGVO JOS. GRNA
Eldonis FERD. BOHáCEK, Jevícko Moravio, Auxstrio
1908
Presejo Druzstvo knihtiskárny, Hranice.

Eldonante tiun cxi unuan libron de esperantaj tradukoj el la cxehxa literaturo mi varme deziras, ke la libro disflugu baldaux tra la mondo esperantista kaj helpu vastigi inter la samideanoj la konojn pri la cxehxa literaturo, gxis nun ankoraux malmulte konata ekster la limoj de mia patrujo.
Al sinjoroj H. Bouska en Praha, Th. Cejka en Bystrice-Hostyn kaj Edm. Kolkop en Jevícko mi esprimas mian sinceran dankon por la korekto de tiu cxi libro
La tradukinto.

* * * * *

ENHAVO Pagxo
J. Arbes . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 1 El la vivo de Mozart . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 3 La blanka edzinigxa vesto . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 24 La unua nokto cxe la mortinto . . . . . . . . . . . . . . . . . 36 Moderna Magdaleno . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . . 69

* * * * *

J. ARBES.
Jakub Arbes, unu el la plej gloraj verkistoj cxehxaj, naskigxis en Smíchov[1] (legu: Smihxov) 12an de Junio 1840. Fininte la studadon en la teknika lernejo de Praha, li farigxis redaktoro de cxefaj jxurnaloj cxehxaj (1866 gxis 1877). De l' jaro 1879 li vivas sole por la literaturo.
De tiu tempo li verkis serion da romanoj, romanedoj, noveloj kaj rakontoj, krom diversaj tradukoj kaj artikoloj por la politikaj jxurnaloj. Tiujn verkojn nuntempe eldonas la firmo J. Otto en Praha. La nombro da eldonitaj volumoj atingis jam la numeron 25. Suferinte mizeron en sia junagxo, J. Arbes havis cxiam la koron malfermitan por la suferoj kaj mizeroj de l' popolo. Pro tio en siaj verkoj li solvas problemojn socialajn kaj batalas kontraux la persekutantoj kaj premantoj de l' malricxuloj, kontraux la neniigantoj de l' spirito kaj la korpo.
Arbes skribis cxiam pri la vivo reala kaj ankaux tie, kie la romano aux rakonto estas fonditaj sur scenoj sxajne misteraj kaj fantaziaj, oni povas cxion nature klarigi per la trankvila prudento. En siaj verkoj Arbes kunigas filozofon kun la filantropo kaj batalanto por la rajtoj de l' homaro.
Sed la cxefa merito de Arbes restos por cxiam tiu fakto, ke krom la sociala romano li kreis ankaux tute originalan specon de l' bela literaturo -- siajn karakterizajn romanedojn, kiuj rezervis al li la unuan lokon inter la cxehxaj verkistoj. La romanedoj: Newtonuv mozek (La cerbo de Newton), _Svaty Xaverius (Sankta Ksaverio), Zázracná madonna_ (Mirakla madono), Prvni noc u mrtvoly (La unua nokto cxe la mortinto), Akrobati (Akrobatoj), Sivooky démon (Grizokula demono), Poslední dnové lidstva (La lastaj tagoj de l' homaro), Vymírající hrbitov (Elmortanta tombejo), _Kandidáti existence_ (Kandidatoj de l' ekzisto) estas verkoj vere klasikaj, vera kaj dauxra monumento por la tuta estonteco.
La cxehxa akademio por la arto kaj scienco nomis lin honora membro; sed la plej bona rekompenco de Arbes estas la gxenerala estimo kaj amo, kiujn li gxuas cxe la tuta cxehxa publiko ne sole pro siaj meritoj literaturaj, sed ankaux pro siaj personaj ecoj, noblaj penso kaj koro, liberpensa fresxa spirito kaj rekta, sincera karaktero.

EL LA VIVO DE MOZART.
I.
EN BERTRAMKA.
Silenta somera vespero...
Sufoka, sed bonodora aero penetras tra malfermitaj fenestroj en teretagxan cxambron, en kiu apud la fortepiano sidas pli ol tridekjara viro de malgranda, pli multe sxvelinta, ol korpulenta talio.
Dum du tagoj kaj du noktoj li ne estas elirinta el sia laborcxambro. Laux sia kutimo li estas laborinta kun strecxo de cxiuj siaj fortoj.
Vane klopodis la dommastro ellogi lin sub la liberan cxielon en la fresxan, sanigan aeron en la ombroplenan gxardenon, kusxantan lauxlonge la vinberejo Bertramka antaux la fortikajxpordego de Oujezd en la silenta valeto inter la okcidenta deklivo de l' altajxo Mrázovka kaj la orienta deklivo de l' monteto super la tombejo de Malá Stranal.
Tiam -- en la antauxlasta dekjaro de la dekoka jarcento -- tiuj lokoj estis romantike dezertaj. Sur la Mrázovka, nun parte kovrita de l' amfiteatre
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 48
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.