Popolmalamiko

Henrik Ibsen
Popolmalamiko, by Henrik Ibsen

The Project Gutenberg EBook of Popolmalamiko, by Henrik Ibsen This
eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and with almost no
restrictions whatsoever. You may copy it, give it away or re-use it
under the terms of the Project Gutenberg License included with this
eBook or online at www.gutenberg.org
Title: Popolmalamiko Dramo en kvin aktoj
Author: Henrik Ibsen
Translator: Odd Tangerud
Release Date: November 14, 2006 [EBook #19803]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK
POPOLMALAMIKO ***

Produced by Andrew Sly and Bill Patterson

HENRIK IBSEN
POPOLMALAMIKO
Dramo en kvin aktoj

(En folkefiende)
(1882)
Tradukis: Odd Tangerud
Eldonejo: Jec Scandinavia a/s Postboks 54 N - 3401 Lier Tlf. 32 85 50
03 Fax. 32 85 5082 ISBN 82-91707-51-0
Popolmalamiko
ROLOJ:
DOKTORO TOMAS STOCKMANN, kuracisto cxe banejo.
SINJORINO STOCKMANN, lia edzino. PETRA, ilia filino,
instruistino. EJLIF, ilia filo, 13 jara. MORTEN, ilia filo 10 jara.
PETRO STOCKMANN, la pli agxa frato de la doktoro; urba
magistranto (membro de la urba magistrato) kaj policestro; prezidanto
de la baneja estraro k. t. p. MORTEN KIIL, tanejestro; eduka patro de
sinjorino Stockmann. HOVSTAD, redaktoro de la gazeto "La Popola
Mesagxo". BILLING, kunlaboranto en la gazeto. SxIPESTRO
HORSTER. PRESISTO ASLAKSEN. PARTOPRENANTOJ EN
CIVITANA KUNVENO, viroj el cxiuj sociaj tavoloj, kelkaj virinoj kaj
aro da knablernantoj.
(Stockmann prononcigxas Stokman kun mallonga o)
(La intrigo okazas en marborda urbo en suda Norvegio.)

UNUA AKTO
(Vespero en la sidcxambro de la doktoro; senlukse sed belete ekipita
kaj meblita. Sur la flanka muro dekstre estas du pordoj, el kiuj la pli
fona kondukas en la antauxcxambron kaj la pli proksima al la
laborcxambro de la doktoro. Sur la kontrauxa muro, rekte kontraux la
pordo de la antauxcxambro, estas pordo al la ceteraj cxambroj de la
familio. Meze sur la sama muro staras la kahela forno, kaj pli antauxe

estas sofo kaj super gxi spegulo, kaj antaux la sofo estas ovala tablo
kun tuko. Sur la tablo staras lumanta lampo kun sxirmilo. En la fono
estas malferma pordo al la mangxocxambro. Tie vidigxas pretigita
tablo por vespermangxo kaj sur gxi lampo.)
(Billing sidas cxe la mangxotablo kun busxtuko sub la mentono.
Sinjorino Stockmann staras apud la tablo kaj transdonas al li pladon
kun granda peco de rostbovajxo. La ceteraj segxoj cxirkaux la tablo
estas forlasitaj, la mangxilaro en malordo, kiel post finita mangxo.)
SINJORINO STOCKMANN Nu ja, cxar vi venas horon tro malfrue,
sinjoro Billing, vi devas esti kontenta per malvarma mangxajxo.
BILLING (mangxante) Gustas bonege, -- vere bonege.
SINJORINO STOCKMANN Vi ja scias kiel strikte Stockmann tenas
sin je fiksa mangxohoro --
BILLING Por mi tute ne gravas. Gustas ecx pli bone, kiam mi povas
sidi tiel sola kaj mangxi sengxenate.
SINJORINO STOCKMANN Ja, ja, kiam bongustas al vi -- (auxskultas
en la direkto de la antauxcxambro) Jen eble venas ankaux Hovstad.
BILLING Jes eble.
(Magistranto Petro Stockmann en surtuto kun uniformcxapo kaj
bastono envenas.)
LA MAGISTRANTO Altestime bonan vesperon, bofratino.
SINJORINO STOCKMANN (alvenas en la sidcxambron) Ha, jen,
bonan vesperon. Cxu estas vi? Gxentile de vi fari viziton.
LA MAGISTRANTO Mi jxus preteriris, kaj -- (kun jxetrigardo al la
mangxocxambro) Pardonu, aspekte vi havas gastojn.
SINJORINO STOCKMANN (iom embarasata) Ne, tute ne; estas tute
hazarde. (rapide) Bonvolu eniri por kunmangxeti!

LA MAGISTRANTO Mi! Ne, multajn dankojn. Je Dio; varman
mangxajxon vespere; Ne estas por mia stomako.
SINJORINO STOCKMANN Ho, unu solan fojon --.
LA MAGISTRANTO Ne, ne, Dio benu vin; mi tenas min je mia teakvo
kaj mia buterpano. Estas en la dauxro pli sane, -- kaj ankaux pli
sxpareme.
SINJORINO STOCKMANN (ridetas) Vi do ne kredu, ke Tomas kaj mi
vere estas malsxparemuloj.
LA MAGISTRANTO Ne vi, bofratino; mi ecx ne aludus --. (montras al
la oficejo de la doktoro) Cxu -- Cxu eble li ne estas hejme?
SINJORINO STOCKMANN Ne, li eliris por promeneto post la
mangxo, -- li kaj la knaboj.
LA MAGISTRANTO Cxu tio estas saniga? (auxskultas) Jen li
versxajne venas.
SINJORINO STOCKMANN Ne, ne estas li. (oni frapas) Envenu!
(Redaktoro Hovstad envenas de la antauxcxambro.)
SINJORINO STOCKMANN Ha cxu estas sinjoro Hovstad, kiu --?
HOVSTAD Jes, pardonu, sed mi estis retenata en la presejo. Bonan
vesperon, sinjoro magistranto.
LA MAGISTRANTO (salutas iom retene) Sinjoro redaktoro. Eble vi
venas pro fakaj aferoj?
HOVSTAD Parte. Estas io por la gazeto.
LA MAGISTRANTO Mi komprenas. Lauxdire mia frato estas tre
fekunda verkisto en "La Popola Mesagxo".
HOVSTAD Jes, li degnas skribi en "La Popola Mesagxo", kiam li pro
la vero devas esprimi sian opinion pri io aux alia.

SINJORINO STOCKMANN (al Hovstad) Sed cxu vi ne volas --?
(montras al la mangxocxambro)
LA MAGISTRANTO Kompreneble; mi tute ne riprocxas lin pro tio, ke
li skribas por tiu legantaro, kie li atendas favoran resonon. Cetere mi ja
persone ne havas kauxzon por malsxati
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 39
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.