Popolmalamiko | Page 2

Henrik Ibsen
Ni havas nian grandan, novan, belegan banejon. Atentu! La banejo farigxos la plej grava vivkondicxo de la urbo, sinjoro Hovstad. Sendube!
SINJORINO STOCKMANN Tion saman ankaux Tomas diras.
LA MAGISTRANTO Kian eksterordinaran progreson la loko havas dum tiuj nuraj jaroj! La homoj ekhavis monon; estas vivo kaj vigleco. Konstruajxoj kaj grundo plivalorigxas de tago al tago.
HOVSTAD Kaj la senlaboreco malkreskas.
LA MAGISTRANTO Ankaux tio, jes. Por la posedantaj klasoj zorgo pri malricxuloj estas konsiderinde malaltigita -- felicxe, kaj malaltigxos ankoraux pli, se ni cxi tiun jaron havos vere belan someron; -- multajn vizitantajn fremdulojn, -- suficxan nombron da malsanuloj, kiuj donos famon al la institucio.
HOVSTAD Kaj por tio estas ja sxancoj, mi auxdas.
LA MAGISTRANTO Aspektas tre promesplene. Cxiun tagon envenas demandoj pri logxejoj kaj similaj aferoj.
HOVSTAD Nu, do venas ja la artikolo de la doktoro gxustatempe.
LA MAGISTRANTO Cxu li skribis ion ankaux nun?
HOVSTAD Estas io kion li skribis mezvintre; rekomendo pri la banejo, priskribanta la favorajn sanigajn kondicxojn cxe ni. Sed tiam mi flankenmetis la artikolon.
LA MAGISTRANTO Aha, estis supozeble iu manko en gxi?
HOVSTAD Ne, tiel ne; sed mi opiniis, ke estas pli bone atendi gxis nun, printempe; cxar nun la homoj komencas ekipi sin kaj pensi pri somerrestado --
LA MAGISTRANTO Tute gxuste; treege gxuste, sinjoro Hovstad.
SINJORINO STOCKMANN Jes, Tomas estas vere senlaca pri la banejo.
LA MAGISTRANTO Nu, li ja estas en la servo de la banejo.
HOVSTAD Jes, kaj estas ja ankaux li, kiu gxin kreis komence.
LA MAGISTRANTO Cxu estas li? Nu tiel? Jes mi foje auxdas, ke certaj homoj havas tiun opinion. Sed mi vere kredis, ke ankaux mi faris modestan kontribuon al tiu entrepreno.
SINJORINO STOCKMANN Jes, tion Tomas cxiam diras.
HOVSTAD Jes, kiu neas tion, sinjoro magistranto? Vi antauxenigis la aferon kaj realigis gxin; tion ni ja cxiuj scias. Sed mi nur pensis, ke la ideo origine venis de la doktoro.
LA MAGISTRANTO Jes, da ideoj mia frato efektive havis suficxe dum sia tempo -- bedauxrinde. Sed kiam io estas realigenda, jen alispecaj homoj estas bezonataj, sinjoro Hovstad. Kaj mi vere pensis, ke precipe en tiu cxi domo --
SINJORINO STOCKMANN Sed, kara bofrato --
HOVSTAD Kiel do la magistranto --
SINJORINO STOCKMANN Eniru por ekhavi ion en la stomakon, sinjoro Hovstad; kaj dume mia edzo certe revenos.
HOVSTAD Dankon; peceton eble. (Li iras en la mangxocxambron.)
LA MAGISTRANTO (iom mallauxte) Estas strange pri tiuj homoj, kiuj devenas rekte de la farmistoj; neniam povas ili formeti la sendiskretecon.
SINJORINO STOCKMANN Sed kiom valoras zorgi pri tio? Cxu ne vi kaj Tomas povas dividi la honoron kiel fratoj?
LA MAGISTRANTO Aspekte povus esti tiel; sed lauxsxajne ne estas cxiuj kiuj estas kontentaj pri divido.
SINJORINO STOCKMANN Ho, kia diro! Vi kaj Tomas ja tre bone akordigxas. (auxskultas) Jen li estas, mi pensas.
(Sxi iras kaj malfermas la pordon de la antauxcxambro.)
DOKTORO STOCKMANN (ridas kaj faras bruon ekstere) Jen, kroma gasto, Katrine. Cxu ne gxojige; cxu? Bonvolu, sxipestro Horster; jen pendigu la mantelon sur la hokon. Nu do, vi ja ne portas mantelon! Imagu, Katrine, mi trovis lin sur la strato; li preskaux ne volis supreniri kun mi.
(Sxipestro Horster envenas kaj salutas la sinjorinon)
DOKTORO STOCKMANN (cxe la pordo) Eniru, knaboj. Nun ili denove estas lupe malsataj! Venu, sxipestro Horster; nun vi gustumu veran rostbovajxon --
(Li pusxetas Horster en la mangxocxambron. Ankaux Ejlif kaj Morten eniras.)
SINJORINO STOCKMANN Sed, Tomas, cxu vi do ne vidas --?
DOKTORO STOCKMANN (turnas sin cxe la pordo) Nu, cxu estas vi, Petro? (aliras kaj etendas al li la manon) Ho, vere gxojige.
LA MAGISTRANTO Bedauxrinde mi devas baldaux foriri --
DOKTORO STOCKMANN Babilajxo; baldaux ni metos la grogon sur la tablon. Vi ne forgesas la grogon, Katrine?
SINJORINO STOCKMANN Ne, ne; la akvo jam bolas. (Sxi iras en la mangxocxambron.)
LA MAGISTRANTO Ankaux grogon --!
DOKTORO STOCKMANN Jes, eksidu, kaj ni komfortigu nin.
LA MAGISTRANTO Ne dankon; mi neniam partoprenas en grogfestenoj.
DOKTORO STOCKMANN Sed tio cxi ja ne estas iu grogfesteno.
LA MAGISTRANTO Sxajnas al mi -- (ekrigardas al la mangxocxambro) Estas strange, ke ili kapablas konsumi tian kvanton da mangxajxo.
DOKTORO STOCKMANN (frotas la manojn) Jes, cxu ne estas benate vidi junulojn mangxi? Cxiam apetiton! Estas kiel devas esti. Mangxajxon oni bezonas! Fortojn! Estas tiaj homoj, kiuj trafosu la fermentantan materion de la estonteco, Petro.
LA MAGISTRANTO Permesu al mi demandi tra kio oni bezonus "trafosi", kiel vi vortumas?
DOKTORO STOCKMANN Nu, pri tio vi devas demandi la junularon -- en pleneco de la tempo. Ni ne vidas. Kompreneble. Du tiaj maljunaj sentauxguloj kiel vi kaj mi --
LA MAGISTRANTO Nu do! Estas mirige stranga nomigo --
DOKTORO STOCKMANN Nu, ne prenu mian esprimon tro litere, Petro. Cxar sciu, mi estas arde gxoja kaj kontenta. Mi sentas min nepriskribeble felicxa meze en tiu cxi gxermanta, vigla vivo. Estas ja promesricxa tempo en kiu ni vivas! Estas kvazaux nova mondo elkreskas cxirkaux ni.
LA MAGISTRANTO Cxu vere vi tion trovas?
DOKTORO STOCKMANN Jes; kompreneble vi tion ne vidas tiel bone kiel mi. Vi ja cxiujn viajn tagojn vivis meze en tiu cxi urbo; kaj tial
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 37
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.