Mark Twain: Tri Noveloj

Mark Twain
Mark Twain: Tri Noveloj

The Project Gutenberg EBook of Mark Twain: Tri Noveloj, by Mark
Twain This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and
with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away
or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: Mark Twain: Tri Noveloj
Author: Mark Twain
Translator: Edwin Grobe
Release Date: March 8, 2006 [EBook #17945]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK MARK
TWAIN: TRI NOVELOJ ***

Produced by Robert L. Read, William Patterson, Edwin GROBE and
the Online Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

KLASIKAJ USONAJ NOVELOJ

MARK TWAIN (1835-1910)

TRI NOVELOJ:
- KONFESO DE MORTANTO - - LA FIFAMA SALTANTA RANO
DE KALAVERO-KONTEO - - LA RAKONTO PRI LA
MALBONKONDUTA KNABETO -

Esperantigis EDWIN GROBE

1999 Eldonejo-Arizona-Stelo 1620 North Sunset Drive Tempe,
Arizona 85281-1550 Usono

MARK TWAIN: TRI NOVELOJ Unua Eldono: Januaro 1999

Originaj Anglalingvaj Titoloj:
"A DYING MAN'S CONFESSION" "THE NOTORIOUS JUMPING
FROG OF CALAVERAS COUNTY" "THE STORY OF THE BAD
LITTLE BOY"

Copyright 1999 Edwin P. Grobe for the herein contained
English-to-Esperanto Translations
* * * * *
ENHAVO
"Konfeso de Mortanto" p. 1 "La Fifama Saltanta Rano de
Kalavero-Konteo" p. 14 "La Rakonto pri la Malbonkonduta Knabeto" p.

19
* * * * *

KONFESO DE MORTANTO
Ni alproksimigxis vilagxon Napoleonon en sxtato Arkansaso. Tial mi
komencis pripensi mian tiean taskon. La horo: tagmezo. La vetero: hela
kaj suna. Tio estis malbona. Almenaux, ne bonega. Cxar mia tasko ne
estis (lauxprefere) tagmeza speco. Ju pli mi meditis, des pli tiu fakto sin
trudis al mi--jen unuforme, jen aliforme. Finfine gxi prenis la formon
de preciza demando. Cxu estas bonsence plenumi la taskon dumtage
kiam, vin senigante je iom da komforto kaj inklino, vi povas elprofiti la
nokton por tio, sen scivolemaj gvatokuloj? Tio decidis la aferon. Klara
demando kaj klara respondo konsistigas la plej mallongan elirejon por
la plejmulto da konfuzajxoj.
Mi kunvenigis miajn amikojn en mia kajuto kaj diris ke mi bedauxras
estigi gxenon kaj malesperon sed ke, post meditado pri la afero,
lauxsxajne estos pli bone ke ni albordigu niajn bagajxojn kaj vizitu
Napoleonon. Ilia malaprobo estis tuja kaj lauxta; ilia lingvajxo,
ribelema. Ilia cxefa argumento estis tiu kiu cxiam malmergigxas la
unua en tiaj okazoj, ekde la komenco de tempo. "Sed vi elektis kaj
antauxkonsentis resti sur cxi tiu boato," ktp.; kvazaux, decidigxinte fari
malsagxajxon, laux nepra neceso oni restu sur la sama vojo kaj aliigi
gxin en du malsagxajxojn per la plenumo de la komenca decidigxo. Mi
utiligis diversajn taktikojn por mildigi ilian sintenon, kun suficxe bona
sukceso. Rezulte de tiu kuragxigo mi plimultigis miajn klopodojn. Kaj
por komprenigi al ili ke ne estis mi kiu postulis la plenumon de la
koncerna taskacxo kaj ke mi nepre senkulpas pri la afero, mi baldaux
ekkuragxis rakonti ties historion, preskaux samvorte kiel mi cxi-poste
raportas.
Cxirkaux la fino de la pasinta jaro mi pasigis kelkajn monatojn en
Munkeno, en Bavario. En novembro mi logxis en la pensiono de
Frauxlino Dalvejnero, cxe numero 1 de Karlostrato. Sed mia laborejo

situis unu mejlon for, en la domo de vidvino sin vivtenanta per
gastigado. Sxi kaj sxiaj du junaj infanoj kutimis veni cxe mi cxiun
matenon kaj kunbabiladi en la Germana--responde al mia peto. Unu
tagon, dum mi vagpromenadis en la urbo, mi vizitis unu el la du lokoj
kie la registaro retenas kaj prizorgas kadavrojn gxis la kuracistoj certas
ke tiuj finmortis kaj ne dauxre vivas en tranca stato. Estis makabra loko,
tiu cxambrego. Vidigxis tridek ses plenkreskulaj kadavroj, sternite
surdorse sur iom oblikvangulaj tabuloj en tri longaj vicoj--kaj havante
cxiuj vaksoblankajn rigidajn vizagxojn sub la blankaj mortotukoj
volvitaj cxirkaux ili. Laux la flankoj de la cxambro estis profundaj
orielaspektaj alkovoj kaj en cxiu el tiuj kusxis pluraj marmormienaj
beboj, entute kasxite kaj enterigite sub tavoloj da fresxaj floroj krom
siaj vizagxoj kaj interfalditaj manoj. Cxirkaux fingro de cxiu el tiuj
kvindek senmovaj formoj, grandaj kaj malgrandaj, estis ringo. Ekde la
ringo, drato etendigxis gxis la plafono kaj de tie gxis sonorileto en tiea
kontrolcxambro kie, tage kaj nokte, kontrolisto sidas cxiam en vigla
atendado, preta alvenigi eksaltan urgxohelpon al iu ajn ano de tiu
palvanga kompanio kiu, vekigxinte el la morto, estigas
korpomovon--cxar cxiu movo, ecx la plej minimuma, agitos la draton
kaj sonigos tiun timindan sonorileton. Mi imagis min mortosentinelo
kiu dormetis en nepra tiea soleco en tre malfrua horo dum malrapidege
evoluanta gvatdejxorado de iu mugxventega nokto kaj eksentis sian
korpon aliigxi palpebrumtempe en tremetantan jxeleon pro la subita
bruacxo de tiu terura alvokilo! Tial mi enketis pri tiu ajxo, demandis
kio kutime okazas? Cxu la gvatisto mortis kaj la revivinta kadavro
alvenis por komfortigi kiel eble
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 16
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.