La Aventuroj de Alicio en Mirlando

Lewis Carroll
Aventuroj de Alicio en Mirlando,
by Lewis Carroll

Project Gutenberg's La Aventuroj de Alicio en Mirlando, by Lewis
Carroll This eBook is for the use of anyone anywhere at no cost and
with almost no restrictions whatsoever. You may copy it, give it away
or re-use it under the terms of the Project Gutenberg License included
with this eBook or online at www.gutenberg.org
Title: La Aventuroj de Alicio en Mirlando
Author: Lewis Carroll
Illustrator: Brinsley Le Fanu
Translator: E. L. Kearney
Release Date: January 9, 2006 [EBook #17482]
Language: Esperanto
Character set encoding: ASCII
*** START OF THIS PROJECT GUTENBERG EBOOK LA
AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO ***

Produced by David Starner, William Patterson and the Online
Distributed Proofreading Team at http://www.pgdp.net

LA AVENTUROJ DE ALICIO EN MIRLANDO
DE LEWIS CARROLL
TRADUKITA DE E.L. KEARNEY, M.A.
ILUSTRITA (LAUX AFABLA PERMESO DE L' ELDONISTO DE
STEAD'S PROSE CLASSICS) PER DEK BILDOJ DE BRINSLEY LE
FANU
BRITISH ESPERANTO ASSOCIATION (INCORPORATED)
MUSEUM STATION BUILDINGS 133-136 HIGH HOLBORN,
LONDON 1910

ANTAUXPAROLO DE L' TRADUKINTO
De cxi tiu humorajxo, unue aperinta en la jaro 1865a, vendigxis gxis
nun pli ol ses cent mil ekzempleroj en la angla lingvo krom kelkaj
miloj en la tradukoj franca, germana, kaj itala. Cxi tiu verko havas tre
altan rangon, eble la plej altan rangon inter la literaturaj trezoroj de la
angla infanaro.
Sesjara infano volas avide auxskulti gxin, vigle proponas demandojn
kaj kritikojn pri la diversaj Aventuroj. Sed la intereso cxiam kreskas
laux la kresko de la posedanto: cxe cxiu denova tralego la junaj
legantoj pli komprenas, pli kunligas, kaj pli retenas en la memoro. Mi
konis infanojn kiuj fine posedis la tutan libron tiel ke ili povus parkere
citi cxiun agon kaj diron de Alicio, de la Muso, la Cxesxsxr Kato,
efektive de cxiuj partoprenantoj en la stranga historio. Sed oni ne
supozu ke la libro tauxgas nur por la vartejo kaj infanlernejo: cxar la
kapablo cxe cxiu tralego trovi pli da signifo dauxras ecx dum la
maturagxaj jaroj. Inter la fervoraj amikoj de Alicio trovigxas ecx
sesdekjaraj profesoroj kiuj de tempo al tempo volas klarigi iun
profundan principon kiun ili jxus eligis el la diroj ekzemple de la
Rauxpo aux la Falsa Kelonio.
Sed ni lasu la parolon al la Songxbestoj mem.

Prezentante cxi tiun libron al la Esperantistoj, mi volas esprimi mian
danksenton al cxiuj miaj helpintoj. Apartajn dankojn mi sxuldas al
Kapitano C.P. Cubitt, kiu zorge tralegis kaj detale korektis por mi
cxiujn presprovajxojn. Kaj al l' eldonisto de Stead's 'Prose Classics' mi
dankas la permeson uzi kelkajn ilustrajxojn de Brinsley de Fanu unue
aperintajn en ilia konata 'Books for the Bairns' (infanlibra) eldono de
'Alicio en Mirlando.'
Tiu eldono enhavas pli ol kvindek bildojn kaj kostas nur tri pencojn
(12.5 sd.). Do, komparante la tradukon kun la originalo, ne-anglaj
esperantistoj povos je tre malkara prezo pliperfektigi sin en la angla
lingvo; angloj ne-esperantistaj povos facile lerni la komunan lingvon de
la homaro; kaj cxiu, kiu bone konas ambaux lingvojn, povos tre facile
fari siajn kritikojn, kaj plendi pri eraroj de
La Tradukinto.

ENHAVO
CXAPITRO PAGXO
I. MIRINDA FALEGO! . . . . . . 1
II. LAGETO FARITA EL LARMOJ . . . . . 11
III. POST STRANGA VETKURO SEKVAS STRANGA MUS-TEJLO
20
IV. CXEFE PRI UNU LACERTO NOMATA BIL . . . 29
V. ALICIO RICEVAS ADMONON DE LA RAUXPO . . 40
VI. PRI LA PORKINFANO . . . . . . 50
VII. TETRINKADO CXE FRENEZULOJ . . . . 63
VIII. KROKETLUDO CXE LA KERA DAMO . . . . 76

IX. VIV-HISTORIO DE LA FALSA KELONIO . . . 88
X. LA OMARA KVADRILO . . . . . . 101
XI. KIU FORSXTELIS LA TORTOJN? . . . . 112
XII. ALICIO ATESTANTO . . . . . . 122

ILUSTRAJXOJ
PAGXO
DE UNU EL LA BRETOJ, ALICIO, FALANTE TRA LA SXAKTO,
DEPRENIS MARMELADUJON . . . 3
LA DODO SOLENE PREZENTAS AL ALICIO SXIAN PROPRAN
FINGROINGON . . . . . 24
LA KUNIKLO FALAS EN SIAN KUKUMEJON . . . 33
LA DUKINA KUIREJO . . . . . . 53
DOMO DE LA MARTLEPORO . . . . . . 62
LA GLIRO ESTAS ENIGATA EN LA TEKRUCXON . . 74
LA VITRA TABLO . . . . . . . 78
LA GEREGXOJ ARGUMENTAS KUN LA EKZEKUTISTO PRI
EKZEKUTO DE LA SENKORPA KATKAPO . . 86
LA GRIFO PROFUNDE DORMIS . . . . . 94
LA KUIRISTINO RIFUZAS ATESTI . . . . 120

ANTAUXPAROLO DE LA AUXTORO.

I
En somerbril' ni glitas kvar: Du fusxe uzas remon, Fusxregas tria
knabinet' Boatan la vagemon. La kvara (nejunulo) celas Indulgi la
revemon.
II
"Kruela Tri'! Cxu volas vi En tia hor'--rakonton? Se pri la astmo scius
vi, Vi eble sentus honton!"
Continue reading on your phone by scaning this QR Code

 / 36
Tip: The current page has been bookmarked automatically. If you wish to continue reading later, just open the Dertz Homepage, and click on the 'continue reading' link at the bottom of the page.